RAZILO

Okaze, dum vojagh' renkontis mi konaton,

En la gastej' kun li noktumis mi.

Matene vekas min tre stranga kri', —

Ektrafis la amik' mizeran staton.

Vespere estis shercoj kaj amuz', —

Sed nun li ghemas en konfuz',

Sopiras li kaj plendas kun obtuz'.

"Amiko kara! Kio do okazas?

Chu sanas vi?" — "Nenio, mi min razas."

"Nenio pli?" Mi vidas — la amik'

Che la spegul' kun abomen' grimacas,

Ja kvazau la razil' al lia haut' minacas.

Konjektas mi la kauzon de panik'.

"Vi vane vin turmentas, Rigardu kun trankvil':

Ne estas ghi por raz', sed por lignajh' tranchil'.

Pro tiu malakrajh' torturon vi nur sentas."

"Vi pravas, kamarad', Razil' malbona estas!

Ghi estas vera vort', kaj tion mi atestas.

Sed akro de razil' dangheras en tranchad'."

"Ho, mi asertas ja plencerte, kun insisto:

Malakra razilach' vin vundos en difekt',

Dum akra instrument' vin razos kun perfekt',

Scipovu nur la arton de razisto."

Klarigos mi la sencon de rakonto:

Sinjoro sen talento

Tre timas homojn kun prudento

Kaj malsaghulojn shatas kun volont'.

Загрузка...