GRANDSINJORO

En la antikvo iu Grandsinjoro

Transmigris en subita horo

Al vasta regno de Pluton'.

Pli simple — mortis la person'.

En la infer' al jugho li alvenas.

"Jen kiu vi? De kia lok' devenas?"

"Mi estas el Persuj', satrapo — mia rang',

Sed dum la viv' je sano estis mank',

En regiono mi ne regis,

Sekretario chion flegis."

"Sed kion faris vi? " —

"Mi dormis, sate manghis,

Subskribis kion li aranghis".

"Al paradizo tuj!" — "Sed kie estas justo?"

Ekkriis sen ghentil' Merkur' per tuta brusto.

"Ho, frat'!" respondis nun Eak':

"Vi estas sen kompren' pri ordinara ag'.

Stultulo estis li! Kaj se en sia fak'

Li regus kun potenco,

Malbona estus konsekvenco, —

La tuta region' disfalus je ruin',

Netolerebla estus vivo…!

Al paradiz' ni sendu lin

Pro lia senaktivo."

Hierau vidis mi jughiston dum jughad' —

Nu, certe trafos li al regno de beat'.

Загрузка...