KOMERCISTO

"Andreo, mia nev',

Alvenu tuj, ekghoju pri ricev', —

Kaj onklon spertan vi imitu.

Komercu kiel mi kaj en negoc' profitu."

Jen, tiel en butik' parolis komercist':

"Vi scias jam delonge pri ekzist'

De pola drapo en aparta peco, —

Malnova, putra estis ghi.

Lau angla ekstra drap' fiajhon vendis mi!

Cent rublojn mi ricevis por afero:

Gapulon sendis Di'."

"Ghi estas certa fakt' " respondis nev':

"Sed kiu gapis vere dum ricev'?

Rigardu: estas ghi centrubla falspapero."

Fiaskis komercist' en sia trompa ruz'.

Sed en la mond' efikas sama uz',

Ne nur en la butiko, —

Lau sama manier' okazas trompa ag' —

Kaj chiuj volas per la ruz-atak'

Eluzi trompon por la pag'

Kaj superruzi kun efiko.

Загрузка...