IDOLO

En iu templo staris la Idol',

Per orakoloj trafaj ghi imponis,

Al homoj ghi konsilojn saghajn donis.

Pro tiu servo la popol'

Ornamis ghin arghente kaj per oro, —

Kaj estis al diajho plen-honoro

Per richa vest', oferoj, pregha zum'

Kaj per incensa fum'.

Al la Idolo oni kredis plene.

Sed jen — miraklo kia kaj terur'!

Ekdiris la Idol' stultajhojn nur:

Respondas ghi mallerte kaj singhene,

Kaj al demando ajna — en malord'

Mensogas ghi per tute stulta vort'.

Jen homoj pri afer' sincere miras:

"Strangajho kia!" oni diras.

Sed estis simpla la sekret':

En la interno de Idol-profet'

Sin kashis pastroj por respondo.

Dum sidis en Idol'

Prudenta pastro — estis kun prudent' parol',

Lin shanghis stulta hom' — kaj por popol'

Farighis la diajh' plej stulta en la mondo.

En la pasinto, audis mi,

Jughisto iu eminentis;

Li en jughado tre prudentis,

Dum sidis apud li kun sagh' sekretari'.

Загрузка...