DU HUNDOJ

La simpla korta hund', Barbos lau nom',

Gardisto kun fervor' de la sinjora dom',

Rigardis foje la fenestran breton

Kaj vidis li Jhujhu'-hundeton

Kushantan sur kusen' kun placha delikat'.

Char estis li amik', malnova kamarad',

Barboso-hund' tre ghojas kaj ekzaltas,

Al la fenestra bret' alvenas kun kares',

Kun vigla vosta sving' ghemetas li sen ches',

Kaj gaje saltas.

"Nu, kiel vi, Jhujhu', felichas en fortun',

Post kiam la sinjor' vin prenis kaj kompatis?

Ja iam en la kort' ni ofte tre malsatis,

Kaj kiel al sinjor' vi servas nun?"

"Ne plendas mi pri sort' ", hundet' Jhujhu' eldiras:

"Sinjoro kun ador' min shatas kaj adrniras.

Mi vivas en felich'

En ghuo kaj en rich',

Amuzas en divers', kaj por ripoz' bonvola

Libere kushas mi sur la tapisho mola.

Kaj kiel vi?" — "Mi," diris hund' Barbos'

Kun vido de malghoj' kaj mallevita vost':

"Mi vivas lau malnov'; suferas pro malsato

Kaj pro malvarma stato.

La domon de sinjor' mi gardas kun fidel',

Dum pluvo kaj dum negh' estante sub chiel'.

Kaj se en bojo mi eraras,

Por mi punbato ordinaras.

Sed kiel vi, Jhujhu', alvenis al felich'?

Malforta estas vi, statur' en malsufich'…

Ja, malgrau mia fort', mi penas sen rezulto.

Sed kiel via serv'?" — "La serv'? Ne estas multo,"

Jhujhu' respondis kun malshat':

"Sur du piedoj marsh-irad'."

Tre multaj en la viv' felichon sian trovas,

Char sur piedoj du marshadi ili povas.

Загрузка...