Azen' sin turnis kun parol'
Al Najtingal':" Auskultu min amiko!
Lau famo en kantad' vi majstras kun efiko.
Dezirus mi pri via rol'
Mem jughi dum vi kantos ion.
Chu bone majstras vi kantad-metion?"
Responde Najtingal' ekkantis por admir':
Li klakis, fajfis kun inspir'
En plej diversa form', jen en trilado dronis,
Jen mildis li en la sopir'
Kaj kiel placha shalm' malgaje unutonis,
Jen per vibranta trem' subite li resonis
Ekregis nun atent'
Por la kantist' amata de l'Auroro.
Ekchesis la zefir', de birdoj gaja hhoro,
Kaj kushis grego en silent'.
Pashtisto kun admir' auskulti chion pretis
Kaj nur por la moment'
Dum najtingala kant' al pashtistin' ridetis.
Jen finis la kantist'. Azen' pri opini'
Deklaris: "Vere, vi ne vantas
Kaj certe sen enuo kantas.
Sed tamen tre bedauras mi,
Ke nian kokon ne ekkonis vi.
Vi multe en kantad' profitus,
Se nian kokon plen-imitus".
La malfelicha bird', post tiu jugh-deklar',
Forflugis en rapid' trans montoj kaj kampar'.
Plensavu, Dio, nin de tia jughantar'.