CHEVAL-TRAJNO

Kun potoj trajno veturila

Transiri devis de krutajh'.

Unuan charon por vojagh'

Kondukas mastro kun lertec' facila.

Chevalo forta, kvazau apogilo

Bremsadas charon sur dekliva lok',

Sed jun-chevalo laute kaj kun mok'

Desupre la fortulon plen-riprochas:

"Ho glor-chevalo! Jen miraklo!

Ghi rampas kvazau pro obstaklo,

Malrektas, kurbas, shtonojn krochas!

Kuraghu pli! Denove push'!

Maldekstren! Kia estas fush'!

Azen' mizera! Ne al mont' sin levas

Kaj ne dum nokto troti devas,

Malsupren iras vi, dum tag'!

Rigardi vin, — nur krevas pacienco,

Vi portu akvon kun azen-parenco.

Chu mi ripetos vin en via ag'?

Galope, en minuto, mi trakuros,

De mont' rulighos charo, ne veturos!"

Jen kun strechita brust' en vigla maltrankvil'

Ektrotis jun-cheval kun sia veturil'.

Apenau ghi atingis al deklivo,

Ekpremis ghin la charo kun masivo;

Ghi pushas jen de flank', de dorso en senord',

Galopas la cheval' kun plej strechita fort',

Senhalte, kun impeto brava,

Al shtonoj kaj kavajh' jen frapoj sen reten'.

De saltoj longa chen',

Post frapo nova frap', kaj en rezulto — kavo!

Adiau, potoj, sen reven'!

En homa societ' tre oftas sama manko,

Agado fremda shajnas nur erar',

Sed se ekprovos vi pri sama far',

Pli grandan fushon vi produktos ankau.

Загрузка...