"Jen kia malfelich', fratin'!"
Sur shipo laute Muso diris:
"En holdo akvo levis sin,
Tra iu truo ghi eniris:
Jam ghis makzelo ghi aliris.
(Sed fakte al pied' nur akvo iris).
Do mi konkludas sen chikan':
Ebria estas kapitan'
Kaj shipanar' ne zorgas pri sekuro,
Forestas ordo en veturo.
Jhus vokis mi al tuta la popol',
Ke nia shipo dronas sen kontrol',
Sed mankas ech atento al parol',
Ja kvazau mi sciigis nur mensogon.
Sed oni vidu kun esplor', —
Pereos ship' post unu hor'.
Chu ni pretendos tiun epilogon?
De shipo saltu ni rapide pro dangher',
Proksimas, certe, ter'!"
Kaj ambau saltis tuj sen penso kaj prudento
Kaj dronis en momento.
Sed en konduk' de sperta kapitan'
Atingis al haven' la ship' lau sia plan'.
Aperas nun demando:
Kaj truo mem? Kaj manko de komando?
Sed truo estis tre malgranda,
Shtopita tuj en kreva lok',
Kaj la cetero — nur mensog'.