Printempe en gharden', che vent-zefiro trema,
Sur tigo movighema
Balancis Musho sin
Kaj al Abel' sur floro
Ghi diris kun arog': "Chu plu ne tedas vin
Dum tuta plena tag' labori kun fervoro?
Pro tia laborem' mi mortus senprokraste.
Al mi agrablas nur
La vivo por plezur':
Jen ofte lau kutim' mi ghoje flugas gaste
Al luksaj baloj, al festen'.
Dirante kun sincer', en multaj richaj domoj
Konata estas mi por plej superaj homoj.
Kaj chie trafas mi al pompo kaj solen'!
Ekzemple, al edzigh' au al festen' privata
Unua venas mi por ghuo kaj regal',
Dolchajhon de la vin' mi trinkas el kristal'
Kaj ghuas el teler' pri mangho delikata.
Kaj apud ajna gast'
Frandajhon prenas mi kun tre sukcesa hast';
Virina bela seks' min ravas dolche ankau:
Al charma' belulin' mi flirtas sen mezur'
Kaj sidas kun plezur'
Sur rozkolora vang' au sur la shultro blanka."
"Ghi estas bona gust' ", respondis la Abel':
"Sed lautas ankau famo,
Ke por festena bril' ne estas vi juvel',
Ke ofte trafas vin insulto kaj malamo.
Ja tute sen atent'
Forpelas oni vin kun abomena sent'."
"Chu gravas", diras Mush', "forpelo tia?
Fenestron flugas mi, revenas tra alia."