Jen kiam dum milit'
Al forto kaj insid'
De malamik' la ruzo kontraustaris
Kaj tiucele oni jam preparis
Forcedi Moskvon, — tuta loghantar'
El la chefurbo sin ekmovis
Kaj savon sian en veturo trovis,
Pro la invad' impeta de barbar'.
Tumulton tiun grandan de tegmento
Rigardas kun trankvil' kornik'.
"Kaj kiun vojon havas vi, amik'?"
Demandas nun Kokin' en veturil-torento;
"Ja okupant' impertinenta
Trovighas tute en proksim'!"
"Chu min koncernas la afero?"
Kornik' respondas: "Tute sen danghero
En urbo restos mi. Min fremdas via tim'.
Kornikoj por manghad' ne taugus lau kutim'.
Do mi kun gastoj vivos tute bone.
Kaj eble min ektrafos laubezone
Fromagho au ostet' en iu foj'.
Adiau, kokulin', felicha estu voj'."
Kaj fakte la kornik' en urbo restis,
Sed ghi ne ghuis tute pri bonstat' —
Turmentis gastojn la mizer-malsat'
Kaj la korniko mem en supo baldau estis.
Jen tiel homo blindas en praktik':
Vi sekvas al fortuno tre proksime,
Sed kiam proksimighos pli intime,
Nur trafos supon, kiel la kornik'!