Dum festo, sur vilagha plac'
Che bienula dom-palac',
Amasis la popolo:
Sciuron en turnigh' ghi gapis sen parolo,
En rado kun rapid' movighis la sciur'.
Alternis en kurad' piedoj de la besto,
Kaj turdon sur betul' mirigis lerta kur':
"Bonkora kamarad', respondu por atesto,
Vi kion faras en rapid'?»
"Amik'! laboras mi sen iu intermit'.
Mi estas kurier' che mia grand-sinjoro,
Kaj mankas tempo dum la tag'
Por la ripoz' au mangha ag'."
Kaj la Sciur' en rad' rekuris kun fervoro.
La turdo diris simple kaj kun mok':
"Vi kuras en rapid', sed sur la sama lok'."
Okazas, praktikul' en sia taglaboro
Klopodas, ardas en agad',
Plenforte penas li progresi,
Sed tamen en movad' ne povas li sukcesi,
Samkiel la Sciur' en rad'.