SCIURO

Servadis kun fidelo

Sciuro al Leon'. Kaj estis famo ech,

Ke servo de Sciur' agrablis al la regh'.

Agrabli al Leon' ne estas bagatelo.

Da nuksoj granda char' — jen pago lau promes'.

Bonegas la promes', sed temp' rapide pasas,

Kaj ofte jam malsat' Sciuron embarasas;

Kaj ofte la Sciur' larmetas dum komplez';

Rigardas ofte ghi al verda brancha alto;

Jen saltas en altec' amikoj kun plezur',

Krakante sen ripoz' nuksetojn frandas nur,

En ghuo kaj felich' amuzas sin per salto.

Sed veni al nuksuj' ne riskas la Sciur';

Ghin tenas la ofic' per sia forta shnur',

En ghia strech-labor' forestas tute halto.

Sed tedis al Sciur' la servo kun fervor',

Maljuna estas ghi, ne taugas por labor',

Rezultas nun eksigh' lau regha skrib-ordono.

Da nuksoj granda char' alvenis en aldono.

Bonegas la donac' de regha eminent'!

Verdire, estas ghi por mangho granda lukso.

Nur sola malbonajh': por mangh' de bela nukso

En busho de Sciur' neniu restis dent'.

Загрузка...