Vi trafos al ridinda stato nur,
Se vi perfidos krude al natur'.
La simpla hom' ne revu pri nobelo,
Kaj se vi estas nano lau statur',
Ne strebu vi al granda ait-nivelo,
Sed pensu kun modest' pri via simpla stat'.
Per pavaj plumoj luksa, lau parad',
Korniko kun fier' en Pava kort' promenis,
Kaj ghi imagis jam en tro-memfid',
Ke pro la pompa vid'
Konatoj kun chagren' al ghi envion tenis,
Ke ghi parencas nun al pava bela gent'
Kaj taugas la moment'
Farighi en la kort' majesta eminent'.
Sed baldau krevis for la ambicio stulta.
La Pavoj pinchis ghin per bekoj kun koler'.
Ne nur sen fremda plum', ghi restis en mizer'
Sen propra plum-kovrajh'; senhelpa kun sufer',
Ghi fughis en rapid' de prem-atako multa.
Forkuris tiam ghi al sia hejma strat',
Sed la parenca gent' kornikon ne rekonis.
Per pincho kaj bekad' al ghi turmenton donis.
Do kia estis rezultat'?
De la kornikoj ghi foriris,
Al Pavoj ne transiris.
La fablon mi klarigos lau konkret'.
Filin' de komercist' Matrona tre sopiris,
Shi revis pri aligh' al nobla societ'.
Kaj dank' al doto chirkau miliono,
Farighis shi edzino de Barono.
Sed nova parencar' riprochas shin
Pri la malnobla burgha origin',
Dum propra famili' — pii la nobel-inklin'.
Kaj estas nun Matrona en praktiko
Nek Pavo, nek Korniko.